Nova

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Nova estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Lenti.

Ĉaskastelo de Nova

[redakti] Bazaj informoj

[redakti] Situo

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ ĉefvojo Keszthely-Lendva. Lenti estas proksime.

[redakti] Historio

La unua mencio okazis en 1255, tiam la kampoj apartenis al ĉefepiskopo de Veszprém. La komunumo iĝis kampurbo en 1446 ĝis 1871. La turkoj okupis la ĉirkaŭaĵon en la 16-a j.c. kaŭzinta suferojn. La katolika preĝejo konstruiĝis en 1777. La urbeto evoluis kaj iĝis distriktejo ĝis 1950. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno al la malriĉaj kamparanoj. En 1967 lernejo ekfunkciis.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, muzeo pri la vilaĝo, kuracejo, dentokuracejo, apoteko, aŭtonomio por ciganoj. Apud la vilaĝo ĉaskastelo troviĝas.

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj