Preĝejo Helpema Sankta Maria (Szigetvár)
Preĝejo Helpema Sankta Maria | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Szigetvár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Suda Transdanubio |
diocezo | Pécs |
dekanujo | Szigetvár |
paroĥo | enurbe |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La preĝejo Helpema Sankta Maria estas romkatolika monumento historia kaj pilgrimloko en urbo Szigetvár (Hungario), 3 kilometrojn for de la urbocentro (nomata Turbék).
Historio[redakti | redakti fonton]
Laŭ la onidiro en tiu ĉi loko situis tendo de Sulejmano la 1-a en 1566, kiu ĝuste tiam mortis kaj estis entombigita sub la tendon. Post la sieĝo la turkoj konstruis okangulan maŭzoleon. Depost fino de la turka dominado la hungaroj malkonstruis ĝin kaj post jaroj en 1705 konstruis lignan kapelon. La ĉefaltara bildo estis metita en 1741. La sanktejo estis plene trakonstruita en 1756, la navo en 1770. Malantaŭ la kirko oni konstruis ermitejon, kie longe servis franciskanoj. La orgeno estis kreita en 1865, trakonstruita en 1932. En la 1910-aj jaroj trakonstruo okazis. La loko estas pilgrimejo, eĉ foje turkoj alvenas.
Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]
La preĝejo situas sola kaj ĉirkaŭita per ŝtonmuro. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La enirejo funkcias malsupre sub la turo. La fasado havas ankaŭ malpenajn niĉojn.