Röjtökmuzsaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Röjtökmuzsaj (rojtokmuĵaj) estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Sopron-Fertőd.

Kastelo de Röjtökmuzsaj

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Röjtökmuzsaj situas laŭ la flankovojo inter Fertőszentmiklós kaj Kőszeg. Fertőszentmiklós troviĝas 6, Fertőd 10, Sopron 26, Kőszeg 33, Győr 68, Budapeŝto 187 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

Muzsaj unuafoje menciiĝis en 1232, Röjtök en 1265. Ili unuiĝis en 1928.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1770 bienodomo de Széchenyi konstruiĝis, kiu trakonstruiĝis al kastelo por familio Felsőbüki. En 1879 novgotika pilgrimloka preĝejo konstruiĝis. Vizitindaĵo estas ankaŭ akvomuelejo ĉe rojo Ikva.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Röjtökmuzsaj mortis Ferenc Nagy (juristo).