Lőrinci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lőrinci (lOrinci) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Hatvan. Lőrinc estas Laŭrenco.

Aerfoto de Lőrinci

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Lőrinci situas sur ebenaĵo, en dekstra bordo de Zagyva, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Hatvan-Salgótarján. Aŭtoŝoseo M3 Budapeŝto-Miskolc estas ne tro for. Urbo Hatvan estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Lőrinci estis loĝata jam dum la bronzepoko, antaŭ la hungaroj avaroj vivis tie. La unua skriba mencio okazis en 1267 kune kun la proksima vilaĝo Selyp (ŝejp), kiu baldaŭ aliĝis al Lőrinci. La turkoj havis la komunumojn inter 1544-1685. En 1867 ekfunkciis fervojo Peŝt-Besztercebánya, inter 1889-1999 en Selyp sukerofabriko funkciis, krome estis ceteraj industriaj uzinoj. En 1940 ekfunkciis energia centralo. En 1990 forlasis la komunumon iamaj vilaĝoj Petőfibánya kaj Zagyvaszántó kaj ili memstariĝis. Lőrinci en 1992 urbiĝis.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]