Ercsi
Ercsi (erĉi) estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Ercsi, kie estas centro de subregiono.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 65 km²
- Loĝantaro: 8400
- Poŝtkodo: 2451
- Telefonprefikso: 25
[redakti] Geografio
Ercsi situas sur ebenaĵo laŭ la fervojo Budapeŝto-Pécs, laŭ dekstra flanko de Danubo, aŭtoŝoseo M6 estas ne tro for, fine estas haveno kaj ankaŭ pramo tra Danubo al Szigetújfalu. Budapeŝto troviĝas 34 km-ojn.
[redakti] Historio
Ercsi estis loĝata jam dum la neolitiko, en la bronzepoko, la unua konata popolo estisromianoj, kiuj ankaŭ tie loĝis.
La turkoj detruis la komunumon en 1526. Finiĝis la turka erao en 1686. La malgranda hungareco dikiĝis kun serboj, germanoj, slovakoj, ciganoj.
En 1636 la urbo ricevis la rangon kampurbo. En 1689 ortodoksa klostro konstruiĝis. En 1767 baroka romkatolika preĝejo konstruiĝis. En 1800 la komunumo rericevis la rangon kampurbo. En la 19-a jarcento uzino pri alkoholaĵoj konstruiĝis, baldaŭ estiĝis ankaŭ uzino pri sukero. En 1970 la komunumo iĝis nur grandvilaĝo, sed en 2000 iĝis urbo.
Ne menciitaj vidindaĵoj estas muzeo pri József Eötvös kaj la kapelo de 1828 estas pilgrimloko.
[redakti] Famaj personoj
- Elek Gozsdu (1849–1919) verkisto, advokato, reĝa ĉefprokuroro.
