Jászberény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La ĉefa preĝejo en la centro de Jaszbereny

Jász-Nagykun-Szolnok

Jászberény (jasberenj) estas kultura kaj ekonomia centro de la regiono Jászság. La urbo havanta la titolon vinvilaĝo situas je 80 km-j de Budapeŝto, je 40 km-j de monto Mátra, ĉirkaŭpremite de la rivero Zagyva. Ĝi havas ĉirkaŭ 30.000 loĝantojn, tiel la urbo apartenas al etaj urboj. Ĝi konservas kuriozajn geografiajn, etnografiajn kaj historiajn trajtojn.

La irandevena popolo jaso setlis kune kun popolo kumano en la 13-a jarcento. La hungaraj regantoj donacis al la jasoj privilegiajn rajtojn.

Jászberény en la 19a jarcento

Jászberény multe evouliĝis en lastaj jardekoj malgraŭ la malfacilaĵoj de ekonomio. La urbo havas gravan rolon en la kultura vivo de la lando.

En 1995 oni aranĝis unue la Mondrenkontiĝon de jasoj. Post ĝia granda sukceso la urbestroj decidis, ke ili aranĝos ĉiujare grandan renkontiĝon, nomita "Somero de Jászberény", kiu celas kulturi la riĉan historian pasinton kaj kulturan heredaĵon. La aranĝoj Internacia Dancdomo kaj Popolmuzikista Tendaro, Festivalo "Csángó", Internacia Mielfoiro kaj Abelista Renkontiĝo altiras milojn da enlandaj kaj eksterlandaj partoprenantoj. Ankaŭ la popularaj kaj seriozaj muzikaj programoj, plac-koncertoj kaj strata balo kun artfajraĵo estas tre popularaj.

La korno de Lehel konservita en Jászberény

Pri la okazintaĵoj de Jászberény oni povas informiĝi en la Muzeo Jász. Tie ĉi oni gardas simbolon de la urbo, la "kornon de Lehel". La modernan kulturan fizionomion de urbo prezentas la Muzeo Hamza, kie oni povas rigardi daŭran ekspozicion de nunaj pentristoj kaj grafistoj.

La Kulturcentro Déryné havas difinan rolon en la kultura vivo de la urbo, la Urba Biblioteko kaj Informa Centro havas konsiderindan kvanton de libroj kaj revuoj.

La Popola Ensemblo Jászság, la Infanpopoldanca ensemblo Barkóca kaj Árendás kune gardas, kulturas kaj esploras popoldancojn, popolmuzikojn, kostumojn de Jászság.

Jaszbereny.jpg

La urbo havas prestiĝan kaj favoratan universitaton (Szent István Egyetem) kaj gimnazion (Lehel Vezér Gimnázium).

Vizitantoj de la urbo Jászberény povos senti gastamon de loĝantoj, kaj ili havos grandajn travivaĵojn.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Jászágó Jászalsószentgyörgy Jászapáti Jászárokszállás
Jászberény Jászboldogháza Jászdózsa Jászfalu
Jászfelsőszentgyörgy Jászfényszaru Jászivány Jászjákóhalma
Jászkarajenő Jászszentandrás Jásztelek