Vechta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vechta
Blazono
Vechta (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Vechta
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Koordinatoj 52°43′N 8°17′O  /  52.717°N, 8.283°O / 52.717; 8.283 (Vechta)
Alto super la marnivelo 37 m
Areo 87 km²
Loĝantaro 30770 (stato 2012-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Telefona antaŭkodo 04441
Poŝtkodo 49377
Aŭtomobila kodo VEC
Oficiala kodo 03460009
Subdivido 25 komunumopartoj (Ortsteile)
Komunumestro Uwe Bartels
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Burgstraße 6
Komunuma retejo www.vechta.de
v  d  r
Information icon.svg

Vechta [feĥta] estas urbo en la nordo de Germanio. Ĝi situas 50 kilometrojn norde de Osnabrück, en la federacia lando Malsupra Saksio kaj ties distrikto Vechta, kaj estas la administra centro de la distrikto. Historie la teritorio apartenas al la regiono Oldenburgio. Fine de decembro 2012 la urbo havis 30770 loĝantojn. Ĉiuaŭguste en la urbo okazas granda urba festo, nomata Stoppelmarkt, kiu altiras gastojn ankaŭ el pli foraj regionoj de norda Germanio.

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, kiam en la distrikto Vechta aktivis pluraj junularaj Esperanto-grupoj, en la urbo Vechta ekzistis du el ili - en la urbocentro mem kaj aparta grupo en la komunumoparto Langförden. En la najbara urbeto Lohne okazis du grandaj someraj tendaroj de Germana Esperanto-Junularo, kaj en la loko Damme-Dümmerlohausen 30 kilometrojn sude la Internacia Seminario de 1978/1979. En la malgranda loka universitato, branĉo pri pedagogio de la universitato Osnabrück, ekzistas vasta literatura elekto pri Esperanto en la universitata biblioteko kaj ripete okazis prelegoj kaj simpozioj favore al la internacia lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

paĝoj de la urbo, germanlingvaj

ventomuelejo en la komunumoparto Langförden