Árpád Alajos Kerékgyártó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Árpád Alajos Kerékgyártó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1818 (1818-06-19)
en Jászberény
Morto 13-an de decembro 1902 (1902-12-13) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo universitata instruisto • historiistoadvokato
vdr

Árpád Alajos Kerékgyártó [alajoŝ kerEkdjArtO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerékgyártó Árpád Alajos, (ofte nur Kerékgyártó Árpád) estis hungara historiisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1861).

Árpád Alajos Kerékgyártó [1] naskiĝis la 19-an de junio 1818 en Jászberény. Li mortis la 13-an de decembro 1902 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Alajos Kerékgyártó lernis juron en universitato de Pest (urbo), kie li iĝis advokato en 1842. En 1848 li havis gravan postenon, en 1861 li estis elektita vicurbestro. En la sekva jaro li abdikis kaj daŭris la advokatan laboron, krome li okupiĝis pri literaturo kaj historio. Li ekinstruis en la universitato en 1867. Li emeritiĝis en 1898 kaj li ricevis nobelecon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

En 1911 strato prenis la nomon Kerékgyártó en la nuntempa Zugló.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Magyarok életrajzai (Biografioj de hungaroj), 18561859)
  • Magyarország mívelődésének története (8891205) 1859–1865
  • Magyarország történetének kézikönyve (Manlibro pri historio de Hungarlando), 18671874
  • Sárvári felsővidéki gróf Széchenyi István élete (Vivo de grafo István Széchenyi), 1884

Fontoj[redakti | redakti fonton]