Urbodomo de Jászberény

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Urbodomo de Jászberény estas klasikisma historia monumento en Jászberény.

La urbodomo en Jászberény

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua teretaĝa urbodomo de Jászberény estis konstruita laŭ la ĉefplaco en la 18-a jarcento. Oni malkonstruis ĝin en 1842. La sekva, nun videbla urbodomo kun etaĝo estis konstruita inter 1838 kaj 1839 laŭ projekto de Mihály Pollack. Oni konstruis novan alon en 1913, poste ankaŭ en 1931. Nepre menciindas, ke en la urbodomo tagmanĝis Lajos Kossuth en printempo de 1848. Plena renoviĝo okazis en 1982.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

Enirejo de la urbodomo en Jászberény

La urbodomo situas laŭ stratangulo laŭ la trotuaroj, antaŭe parko troviĝas. La konstruaĵo formas L-majusklon. La fasado estas simetria, meze estas la enirejo, plej supre timpano. En la korto iam stalo funkciis, nun ĝi estas muzeo de jasoj.

Interne meze koridoro kuras, kie estas atingeblaj la ĉambroj. En la ĉefĉambro pendas 2 pentraĵoj de Mór Than.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.