László Benke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Benke
Persona informo
Naskiĝo 6-an de junio 1903 (1903-06-06)
en Jászberény
Morto 28-an de septembro 1983 (1983-09-28) (80-jaraĝa)
en Jászberény
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo pentristo • restorer
vdr

László Benke [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Benke László estis hungara pentristo, restaŭristo.

László Benke[1] naskiĝis la 6-an de junio 1903 en Jászberény, li mortis la 28-an de septembro 1983 en Jászberény.

Biografio[redakti | redakti fonton]

László Benke maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis iom en Hungara Belarta Universitato‎, poste en Hungara Reĝa Desegnista Edukejo, kie li akiris ornampentristan diplomon en 1934. Intertempe en 1933 li studvojaĝis al Italio, kie li vidis pentroteknikojn de preĝejoj. Liaj plej gravaj majstroj estis Béla Sándor, Gyula Szentiványi, Jenő Haranghy kaj János Stein. Hejmenveninta li somere pentris kirkojn, vintre pejzaĝojn. Ekde 1936 li estis membro de pentrista grupo en sia naskiĝurbo. Li mortis dum pentrado. Li postlasis krom la sakralaj laboroj ankaŭ portretojn kaj pejzaĝojn pri Jászberény. Lia filo iĝis instruisto.

Liaj pentraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1952 grupaj ekspozicioj en Jászberény aŭ Szolnok
  • ekde 1977 ankaŭ solaj ekspozicioj
  • en 1998 memorekspozicio

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.