Jászboldogháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jászboldogháza [jAsboldoghAza] estas vilaĝo en meza Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en subregiono de Jászberény. Senco de la loknomo estas: jaso-feliĉa (aŭ beata)-domo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Jászboldogháza situas apud la fervojo inter Újszász kaj Jászberény. La rivero Zagyva preterfluas la vilaĝon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jászboldogháza apartenas al "Jasujo", en la 13-a jarcento jasoj ricevis permeson loĝi ĉe la rivero Zagyva. Oni trovis spurojn el la kuprepoko, el la bronzepoko. Post la turka erao la loko senhomiĝis, pli poste sporade farmaj domoj konstruiĝis. Jászboldogháza fondiĝis en 1946. Oni okupiĝas pri agraraj produktoj. Vilaĝservoj estas banejo, kulturdomo.

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

  • romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Familio

Komunumoj de jasoj en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Jászágó Jászalsószentgyörgy Jászapáti Jászárokszállás
Jászberény Jászboldogháza Jászdózsa Jászfalu
Jászfelsőszentgyörgy Jászfényszaru Jászivány Jászjákóhalma
Jászkarajenő Jászszentandrás Jásztelek