Solymár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Solymár (ŝojmAr) germane Schaumar estas grandvilaĝo en Hungario en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Pilisvörösvár. La loknomo signifas hungare: falkisto, kiu estis tiutempe grava profesio.

Fortikaĵo de Solymár

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo en Solymár
Loĝkvartalo enSolymár

Situo[redakti | redakti fonton]

La grandvilaĝo situas laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Dorog apud Budapeŝto, kiu troviĝas 10 km-ojn. En la grandvilaĝo trafikas ankaŭ la budapeŝta loka aŭtobuso.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis restaĵojn el la neolitiko, de romianoj kaj de avaroj. La unua skriba mencio devenis el 1226. En la 14-a jarcento fortikaĵo (onidire pigo-fortikaĵo) konstruiĝis. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Serboj kaj ŝvaboj refondis ĝin en 1720. La romkatolika pilgrimloka preĝejo en 1790 konstruiĝis, kies turo estas 30 m-ojn alta. La ŝvaboj estis deportitaj en 1946 al Germanio.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Solymár mortis lingvisto László Hadrovics.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en Solymár