János Konrád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Konrád
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1941 (1941-08-27)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 2014 (2014-11-26) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Ferenc Konrád • Sándor Konrád
Infano János Konrád
Okupo
Okupo akvopilkisto • naĝisto
vdr

János Konrád [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Konrád János estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, bestokuracisto. Lia nomo en la sporta vivo estis Konrád II. (komprenu: Konrád la 2-a), lia frato estis Ferenc Konrád (Konrád III.).

János Konrád[1][2] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de novembro 2014 en Solymár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Konrád maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1959. Li akiris medicinan diplomon en Veterinara Kampuso en Budapeŝto en 1967, trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1974. Inter 1969-1985 li havis postenojn en firmaoj, poste li estis bestokuracisto en la ĉefurbo. Li edziĝis en 1960, filo naskiĝis en 1971.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

János Konrád inter 1956-1976 estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1959-1974 128-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960, Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1968 kun ora kaj 2 bronzaj medaloj. En universiado li estis ĉampiono dufoje (1963, 1965). Li estis trejnisto inter 1976-1992, 2 jarojn ankaŭ eksterlande.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]