Barnabás Steinmetz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Barnabás Steinmetz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1975 (1975-10-06) (48-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Steinmetz
Patrino Mária Varga
Frat(in)o Ádám Steinmetz
Okupo
Okupo akvopilkisto • akvopilka trejnisto
vdr

Barnabás Steinmetz [barnabAŝ ŝtejnmec], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinmetz Barnabás estas hungara akvopilkisto (mezulo), dufoja olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, trejnisto, juristo. Lia patro estis János Steinmetz, lia frato estis Ádám Steinmetz.

Barnabás Steinmetz[1][2] naskiĝis la 6-an de oktobro 1975 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Barnabás Steinmetz maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1994. Li akiris juran diplomon en Katolika Universitato Péter Pázmány en 2005, poste li estis juristo en la ekstersporta vivo. Li ricevis premiojn inter 1993-2014.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Barnabás Steinmetz ekde 1987 estis akvopilkisto de la centra sportlernejo. Inter 1993-2017 li ludis en ĉefurbaj sportkluboj, escepte inter 2000-2003 en Italio. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje, itala ĉampiono en 2001, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1993-2006 228-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kun oraj medaloj, krome en la monda ĉampioneco li estis la unua en 2003. Ekde 2015 li estis trejnisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]