Tivadar Kanizsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tivadar Kanizsa
Busto pri Tivadar Kanizsa
Busto pri Tivadar Kanizsa
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aprilo 1933 (1933-04-04)
en Debrecen
Morto 4-an de novembro 1975 (1975-11-04) (42-jaraĝa)
en Jásztelek
Mortokialo trafikakcidento
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Tivadar Kanizsa [kaniĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanizsa Tivadar estis hungara akvopilkisto, naĝisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, policano, oficiro.

Tivadar Kanizsa[1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1933 en Debrecen, li mortis la 4-an de novembro 1975 en Jászkisér (laŭ alia informo en Jásztelek).

Memortabulo pri Tivadar Kanizsa
Naĝejo Kanizsa Tivadar

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pri lernejaj jaroj de Tivadar Kanizsa mankas informoj, sed li estis polica oficiro, li mortis dumvoje pro akcidento. Lia edzino naskis filon. Li ricevis premiojn inter 1955-1996.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Tivadar Kanizsa dum la lernejaj jaroj estis sportisto en pluraj branĉoj, inter 1951-1975 li estis akvopilkisto en signifa sportklubo de Szolnok. Lia trejnisto estis Béla Rajki. Li estis hungara ĉampiono sesfoje (1954- 1964) resume en 300 matĉoj kun 288 goloj, dum li apartenis al hungara nacia teamo inter 1955-1965. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956, Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kun 2 oraj kaj bronza medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua en 1958 kaj 1962. Kiel naĝisto li estis hungara ĉampiono trifoje (1954, 1957 (dufoje)). Ekde 1965 li estis ankaŭ trejnisto ĝis sia frua morto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • busto en Szolnok (2013) [1]
  • memortabulo
  • naĝejo prenis la nomon "Kanizsa Tivadar"

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]