Ferenc Konrád

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Konrád
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aprilo 1945 (1945-04-17)
en Budapeŝto
Morto 21-an de aprilo 2015 (2015-04-21) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj János Konrád • Sándor Konrád
Okupo
Okupo akvopilkisto • dentisto
vdr

Ferenc Konrád, laŭ hungarlingve kutima nomordo Konrád Ferenc estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, arbitraciisto, dentisto. Lia nomo en la sporta vivo estis Konrád III. (komprenu: Konrád la 3-a), lia frato estis János Konrád (Konrád II.).

Ferenc Konrád[1] naskiĝis la 17-an de aprilo 1945 en Budapeŝto, li mortis la 21-an de aprilo 2015 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Konrád maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1963. Li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1971, poste li estis dentisto en la universitata kliniko ĝis la emeritiĝo en 2005. Li edziĝis en 1985.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Konrád inter 1956-1982 estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono okfoje inter 1966-1978, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1963-1978 178-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1968, Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kun ora, arĝenta kaj bronza medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 1973. En universiado li estis ĉampiono en 1965. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1982. Iomete pli frue li estis trejnisto 2 jarojn, ekde 1984 li estis arbitraciisto.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • naĝejo en Budapeŝto portas la nomon "Konrád Ferenc", kie oni metis reliefan memortabulon en 2017[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]