János Németh (akvopilkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Németh
János Németh en 1932 (maldekstre la kvara)
János Németh en 1932 (maldekstre la kvara)
Persona informo
Naskiĝo 12-an de junio 1906 (1906-06-12)
en Budapeŝto
Morto 5-an de marto 1988 (1988-03-05) (81-jaraĝa)
en Madrido
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungarahispana
Ŝtataneco HungarioHispanio
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

János Németh [jAnos nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh János estis hungara akvopilkisto (meza avanulo), naĝisto, dufoja olimpiano, dufoja olimpika ĉampiono, trejnisto.

János Németh[1] naskiĝis la 12-an de junio 1906 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de marto 1988 en Madrido.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Németh maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris librotenadan licencon. En la ekstersporta vivo li estis teknika inspektoro en hospitalo. Post la hungara revolucio de 1956 (laŭ alia informo jam en 1949) li disidis al Hispanio, kie li estis trejnisto de la hispana nacia akvopilka teamo. En la 1980-aj jaroj li ofte revizitis Hungarion. Li ricevis 2 hungarajn premiojn en 1936 kaj 1948.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

János Németh inter 1923-1945 estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li estis hungara ĉampiono 11-foje (1930-1944), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1929-1939 105-foje. En 1925 li unufoje estis membro de la hungara nacia naĝa teamo. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1936 kun 2 oraj medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua trifoje. Ekde fine de la 2-a mondmilito li estis trejnisto.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Komjádi aranycsapata (1981)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]