György Gerendás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Gerendás
Busto pri György Gerendás
Busto pri György Gerendás
Persona informo
Naskiĝo 23-an de februaro 1954 (1954-02-23) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Élelmiszeripari Főiskola • Gimnastika Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

György Gerendás [djordj gerendAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gerendás György estas hungara akvopilkisto, naĝisto, dufoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto.

György Gerendás[1] naskiĝis la 23-an de februaro 1954 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gerendás akiris diplomon pri komercado en Szeged en 1977, post 4 jaroj ankaŭ trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto. Lia filino same estis akvopilkisto. Li ricevis premion en 1995.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

György Gerendás en sia aĝo 5 komencis naĝi en sportklubo. En 1975 li estis hungara ĉampiono en stafeta rapida naĝo 4 x 100 m. Li debutis inter la akvopilkistoj jam en 1973, poste li ludis en pluraj sportkluboj, ankaŭ eksterlande. Li estis hungara ĉampiono en 1985 kaj 1987, itala ĉampiono en 1988 kaj 1989, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1975–1986 230-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1976 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun ora kaj bronza medaloj. Ekde 1990 li estis trejnisto (ankaŭ eksterlande), foje li havis postenon en la akvasporta vivo. Civile li estis negocisto en la komercado.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]