Ferenc Keserű

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferenc Keserű
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1903 (1903-08-27)
en Budapeŝto
Morto 16-an de julio 1968 (1968-07-16) (64-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Alajos Keserű
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Ferenc Keserű [keŝerU], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keserű Ferenc estis hungara akvopilkisto (avanulo), naĝisto, trifoja olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto, arbitraciisto, oficisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Keserű I. (komprenu: Keserű la 1-a), lia pli juna frato estis Alajos Keserű (Keserű II.).

Ferenc Keserű[1] naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1903 en Budapeŝto, li mortis la 16-an de julio 1968 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Keserű maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933. En la sensporta vivo li estis municipa oficisto, sed depost 1932 li estis ankaŭ trejnisto kaj arbitraciisto.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Ferenc Keserű jam naĝis kaj akvopilkis en ĉefurba sportklubo en 1916. Li ludis en Budapeŝto ĝis 1932 escepte 2 jarojn, tiam en Francio kaj Belgio li ludis. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje en naĝado (1920-1923), en akvopilkado dufoje (1923, 1924), dum li apartenis al la hungara nacia akvopilka teamo inter 1921–1932 66-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1924, Hungario en la Somera Olimpiko 1928 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1932 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en eŭropaj ĉampionumoj li estis la unua trifoje (1926-1931). Li finis sian aktivan sportan karieron en 1932, poste li estis trejnisto ankaŭ eksterlande, krome longe arbitraciisto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]