Péter Rusorán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Péter Rusorán
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aprilo 1940 (1940-04-11)
en Budapeŝto
Morto 14-an de februaro 2012 (2012-02-14) (71-jaraĝa)
en Paloznak
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto • sporta trejnisto
vdr

Péter Rusorán [ruŝorAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rusorán Péter estis hungara akvopilkisto, olimpiano, olimpika ĉampiono, trejnisto. Lia nomo estis en la sporta vivo Rusorán II. (komprenu: Rusorán la 2-a).

Péter Rusorán[1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1940 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de februaro 2012 en Paloznak.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Péter Rusorán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1972.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Péter Rusorán dum la lernejaj jaroj en 1948 komencis naĝi. Inter 1949-1972 li estis akvopilkisto en pluraj ĉefurbaj sportkluboj. Li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1959-1968 81-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1960 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1964 kun ora kaj bronza medaloj, krome en universiado li estis la unua en 1965. Inter 1973-1998 li estis trejnisto, ankaŭ eksterlande. Kiel trejnisto li estis sepfoje hungara ĉampiono.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]