Norbert Madaras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Norbert Madaras
Persona informo
Naskiĝo 1-an de decembro 1979 (1979-12-01) (44-jaraĝa)
en Eger
Lingvoj hungaraitala
Ŝtataneco HungarioItalio
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Norbert Madaras [madaraŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madaras Norbert estis hungara akvopilkisto (avanulo), olimpiano, olimpika ĉampiono, mondĉampiono.

Norbert Madaras[1] naskiĝis la 1-an de decembro 1979 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Norbert Madaras maturiĝis en mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en en:Budapest College of Management en 2004. Lia edzino naskis du filojn (2009, 2011).

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Norbert Madaras naĝis ekde sia aĝo ses. Ekde 1995 li estis akvopilkisto en la loka sportklubo, poste en la ĉefurbo kaj ankaŭ en Italio. Li estis itala ĉampiono sesfoje inter 2006-2014, hungara ĉampiono trifoje (2015-2018), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 2002-2016 300-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun 2 oraj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua dufoje (2003, 2013). Li finis sian aktivan sportan karieron en 2018, post 2 jaroj li havis altan postenon en la akvasporta vivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]