Gábor Csapó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Csapó
Persona informo
Naskiĝo 20-an de septembro 1950 (1950-09-20)
en Budapeŝto
Morto 27-an de novembro 2022 (2022-11-27) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de SzegedUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo akvopilkisto • juristosporta trejnisto
vdr

Gábor Csapó [ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó Gábor estis hungara akvopilkisto, trejnisto, juristo.

Gábor Csapó[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1950 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de novembro 2022.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Csapó komencis ludi akvonpilkon en la aĝo de naŭ jaroj en sia naskiĝurbo. Li apartenis komence al sportkluboj en Budapeŝto, poste en Szeged, eĉ en Palermo. En 1976 li estis olimpika ĉampiono. Inter 1976-1992 li estis 272 foje membro de de la hungara elektita teamo. Li estis akvopilkisto ĝis 1993, poste li estis trejnisto en Palermo kaj Budapeŝto. Li komencis studi juron en Scienca Universitato Attila József, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li akiris diplomon en 1977. En 1993 li malfermis akvopilkistan lernejon en Budapeŝto kune kun Tamás Faragó. Li akiris juran postenon en 1994. Unufoje li estis aktoro (eĉ ĉefrolanto) en filmo en 1979. Li havas edzinon de 2005, kiu naskis filinon.

Elektitaj sportaj rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • olimpika ĉampiono (1976)
  • mondĉampiono (1973)
  • 9 foja hungara ĉampiono

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]