Hungario en la Somera Olimpiko 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Respubliko Hungario en la Somera Olimpiko 1956
Somera Olimpiko 1956 en Melburno
Flagtenanto:  József Csermák kaj István Erdélyi
Sportistoj 108 en 12 fakoj
Medaloj
rango: 4
Oro
9
Arĝento
10
Bronzo
7
Sume
26
vdr

La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno havis 108 sportistojn. Ili partoprenis en 12 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis József Csermák kaj István Erdélyi. La sportistoj atingis 9 orajn, 10 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 4-an rangon.

Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato, kreita jam en 1895. La teamo faris la lastajn trejnadojn jam en malorda politika etoso, eĉ en la lastaj semajnoj forpasis sen trejnado. La forvojaĝo estis komplika, eĉ tio sukcesis nur per helpo de la ĉeĥoslovakia ŝtato. Dum la konkursoj pri la okazintaĵoj informoj apenaŭ venis. Menciindas, ke la sovetianoj sciiĝis pri la novaĵoj de la hungaroj. Depost la konkursoj multe da hungaroj disidis.

Aparte elstarigindas la duonfinala matĉo de akvopilko inter la teamoj de Hungario kaj Sovetunio, kiu iĝis aparte brutala kaj poste ricevis la nomon "Sango en akvo" - kaŭzo por la agresema etoso estis la invado de la ruĝa armeo de Sovetunio en Hungarion por perforte subpremi la Hungaran revolucion de 1956 monaton antaŭe. La teamoj de Hispanio, Nederlando kaj Svislando cetere pro tiu armea invado bojkotis la olimpikon, sed la hungara teamo ja partoprenis ĝin. Malgraŭ la sangaj vundiĝoj la hungara teamo de akvopilko sukcesis venki la duonfinalan matĉon kaj fine atingis oran medalon.[1][2]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]