Sovetunio en la Somera Olimpiko 1956

El Vikipedio, la libera enciklopedio
jen nur ekzemple por ĉiuj preskaŭ 100 medalintoj: Volodimir Kuc ĵus gajnas la 5000-metran kuron
Sovetunio en la Somera Olimpiko 1956
Somera Olimpiko 1956 en Melburno
Flagtenanto:  Aleksej Medvedev
Sportistoj 272 en 17 fakoj
Medaloj
rango: 1
Oro
37
Arĝento
29
Bronzo
32
Sume
98
vdr

La sovetunia teamo aktiva en la Somera Olimpiko 1956 en Melburno havis 272 sportistojn. Ili partoprenis en 17 fakoj. Flagtenanto de la sovetunia teamo estis Aleksej Medvedev. La sportistoj atingis 37 orajn, 29 arĝentajn kaj 32 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 1-an rangon.

Aparte elstarigindas la duonfinala matĉo de akvopilko inter la teamoj de Hungario kaj Sovetunio, kiu iĝis aparte brutala kaj poste ricevis la nomon "Sango en akvo" - kaŭzo por la agresema etoso estis la invado de la ruĝa armeo de Sovetunio en Hungarion por perforte subpremi la Hungaran revolucion de 1956 monaton antaŭe. La teamoj de Hispanio, Nederlando kaj Svislando cetere pro tiu armea invado bojkotis la olimpikon, sed la hungara teamo ja partoprenis ĝin.


olimpika emblemo
olimpika emblemo