Hungario en la Somera Olimpiko 2020

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hungario en la Somera Olimpiko 2020
Somera Olimpiko 2020 en Tokio
Flagtenanto:  Aida Mohamed kaj László Cseh (malfermo)
Bálint Kopasz (fermo)
Sportistoj 169 en 22 fakoj
Medaloj
rango: 15
Oro
8
Arĝento
7
Bronzo
7
Sume
22
vdr

La hungara teamo aktiva en la Somera Olimpiko 2020 en Tokio havis 169 sportistojn. Ili partoprenis en 22 fakoj. Flagtenanto de la hungara teamo estis Aida Mohamed kaj László Cseh dum la malferma ceremonio respektive Bálint Kopasz dum la ferma. La sportistoj atingis 8 orajn, 7 arĝentajn kaj 7 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 15-an rangon.

Pro la kronvirusa pandemio la evento, kiu tenis en sia oficiala nomo la jaron "2020", estis fakte prokrastita al la 23-a de julio ĝis la 8-a de aŭgusto 2021. Kunordigis la teamon la Hungara Olimpika Komitato.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]