Kópháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kópháza estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. La loknomo kroate estas Koljnof.

Administrejo kaj poŝtejo en Kópháza

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Kirko en Kópháza

Situo[redakti | redakti fonton]

Kópháza situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Győr, baldaŭ alia ĉefvojo eliĝas al Balatono, preteriras 2 fervojoj Sopron-Győr kaj Sopron-Szombathely. Rigardinte la mapon oni konstatas, ke la vilaĝo esta kolo de "duoninsulo" Sopron.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la kontraŭturkaj militoj kroatoj alvenis.

Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőr. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara (ankaŭ Kópháza), la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis.

Post 1945 konstruiĝis la Fera Kurteno. La vilaĝo vivis en kvaranteno. En 1989 la fera kurteno ĉesis kaj tuj estiĝis limpasejo al la aŭstra Deutschkreutz hungare Sopronkeresztúr. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas ie ajn trapasebla sen kontrolo.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]