Sfânta Ana
El Vikipedio
| Sfânta Ana Saint Ann Szent Anna-tó |
|
|---|---|
| Situo | Distrikto Harghita, Rumanio |
| Speco de la lago | Kratera lago |
| Landoj de la baseno | Rumanio |
| Surfaca areo | 220000 m² |
| Maksimuma profundo | 7 m |
| Surfaca alto | 946 m |
Lago Sfânta Ana (rumane Lacul Sfânta Ana – "Lago Sankta Ana", angle: Lake Saint Ann, hungare: Szent Anna-tó, sent ana to ) estas kratera lago situanta en la vulkana kratero nomita "Puciosul" de monto Ĉumatu en orientaj Karpatoj, proksime de Băile Tuşnad (Tusnád) en la natura rezervejo Mohoş en Distrikto Harghita en Rumanio.
Ĝi havas areon de 220.000 m² kaj maksimuman profundon de 7 metroj.
Ĝia plej granda profundo ekde 1870 konstante plimalgrandiĝas (tiam estis 12 m.). Ĝi ricevas sian akvon nur el pluvoakvo. Ĝi estas unu el la plej allogaj naturaj belaĵoj de Rumanio.
La lago estas romkatolika pilgrimloko.