Zalalövő

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Zalalövő (zalalovO) estas urbo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaegerszeg. La loknomo signifas: Zala (rivero)-pafisto.

Aerfoto de Zalalövő

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La urbo situas sur la bordoj de Zala (rivero), laŭ ĉefvojo Mosonmagyaróvár-Rédics, laŭ fervojo Budapeŝto-Slovenio, 20 km okcidente de Zalaegerszeg.

Historio [redakti]

Zalalövő estas loĝata ekde la antikvo, ĉar nur tie estis trapasejo tra la rivero Zala, ĉirkaŭita de marĉoj. Ĝia romia nomo estis Salla, poste sensignifiĝis kaj iĝis forlasita urbo.

La skribita historio estas konata ekde 1352 tiam en formo de Luuew. La nomo aludas je sagopafistoj, kiuj servis en la limregionoj dum la mezepoko.

Ĝi transformiĝis en la turka epoko je fortikaĵo, gardis tie 6 rajdistoj kaj 20 infanterianoj. Ilia tasko estis la defendo de la ŝtona ponto super la rivero Zala. La komunumo iĝis pli poste kampurbo regiona centro kun vigla komerca trafiko. En 1863 iĝis konata kiel Zala-Lővő.

La hodiaŭa komunumo estiĝis per alligo de Zalapatak, Zalamindszent kaj Pusztaszentpéter en 1925. Oni alligis en 1981 Budafa (konata pro naftokampoj). La komunumo estis deklarita je urbo en 2000.

Vidindaĵoj [redakti]

  • preĝejo
  • proksime estas pilgrimloko nomata Pusztacsatár

Ĝemelurboj [redakti]

Komunumoj pri lövő (= pafisto) en Hungara reĝlando [redakti]

En la frua mezepoko la pafistoj estis sagistoj.

Egerlövő Horvátlövő Lövő Lövőpetri Nyírlövő Zalalövő

[1]