Horvátlövő

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horvátlövő estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szombathely. Horvát signifas hungare kroata, lövő signifas pafisto, verŝajne arkpafisto. La vilaĝo estas germane Kroatisch Schützen, kroate Hrvatske Ŝice.

Preĝejo en Horvátlövő
Panoramo en Horvátlövő

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Post alveno de hungaroj en 895 ili faris tie defendan zonon kontraŭ la germanoj. La turkoj detruis la vilaĝon en 1532. Poste alvenis kroataj loĝantoj. En 1798 baroka katolika preĝejo konstruiĝis. Post la unua mondmilito ĝi apartenis al Aŭstrio, sed ĝi revenis en 1923. Post 1945 laŭ la aŭstra limo fer-kurteno konstruiĝis. Por viziti la vilaĝon devis esti permesilo. En 1989 la fer-kurteno nuliĝis, kaj oni trovis tie zonon netuŝitan dum 40 jaroj. Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj estas traireblaj ie ajn senkontrole.

En Horvátlövő migra poŝto servas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Komunumoj pri lövő (= pafisto) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

En la frua mezepoko la pafistoj estis sagistoj.

Egerlövő Horvátlövő Lövő Lövőpetri Nyírlövő Zalalövő

Komunumoj pri horvát (= kroato) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Bánhorváti Erdőhorváti Horvátlövő Horvátzsidány Nagyhorvát

Fontoj[redakti | redakti fonton]