Kehidakustány
Kehidakustány (kehidakuŝtAnj) estas kuracbanloko kaj vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Zalaszentgrót.
Enhavo |
Bazaj informoj[redakti]
- Areo: 20 km²
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.8415/17.0926
- Loĝantaro: 1050
- Poŝtkodo: 8784
- Telefonprefikso: 83
Situo[redakti]
Kehidakustány situas sur ebenaĵo, laŭ ambaŭ bordoj de Zala (rivero) (kun 2 pontoj), laŭ flankovojoj. Hévíz troviĝas 11, Keszthely 17, Pacsa 18, Zalaegerszeg 23 km-ojn.
Historio[redakti]
Dum la historio la loko estis konvena trapasejo tra la rivero, tial en ambaŭ bordoj formiĝis setlejoj: okcidente "Kehida", oriente "Kustány". La fervojo atingis tiu ĉi lokon en 1895. Ili unuiĝis en 1977.
Kehida[redakti]
La loko estis loĝata dum la bronzepoko, baldaŭe keltoj kaj avaroj vivis tie. La unua mencio devenis el 1232. Kelkfoje departementaj kunsidoj okazis tie. En 1588 la turkoj detruis la vilaĝon. En la Kehida vivis Ferenc Deák, havanta nobeldomon.
Kustány[redakti]
La unua mencio devenis el 1275. En 1554 malgranda fortikaĵo konstruiĝis, kiun la turkoj detruis post 4 jaroj. En 1678 la vilaĝo ricevis rajton pri doganpreno.
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo el la 15-a jarcento, en 1756 barokigita
- romanika tombeja kapelo el la 13-a jarcento
- sonorilostablo
- nobeldomo de Deák
- kuracbanejo, la akvo estas 43 grada