Mátraszentimre
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Mátraszentimre (mAtrasentimre) estas malgranda vilaĝo kaj ŝatata feriejo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Gyöngyös. La vilaĝonomo signifas: Mátra-Sankta Emeriko de Hungario.
- Areo: 21 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.9083/19.8814
- Alto super marnivelo: 750-835 m
- Loĝantaro: 590
- Poŝtkodo: 3235
- Telefonprefikso: 37
Situo [redakti]
Mátraszentimre situas en Mátra, laŭ flankovojo. Bátonyterenye kaj Parád troviĝas po 13, Gyöngyös kaj Pásztó po 18 km-ojn. Ekde 1948 ankaŭ montopinto Galyatető apartenas al la vilaĝo.
Historio [redakti]
Dum la historio estis tie nur sporade arbaraj dometoj. Ĝis 1938 la setlejo havis la nomon Ötházhuta (=5 domoj da vitrofarejoj), apartenanta al Hasznos. Tiam pro datreveno de Stefano la 1-a (Hungario) oni nomumis la setlejon Mátraszentimre, kiu vilaĝiĝis en 1944. La loĝantoj estis precipe slovakoj. Post la 2-a mondmilito pro loĝantarŝanĝo parto de la slovakoj iris al Ĉeĥoslovakio.
Vidindaĵoj [redakti]
- malnova slovaka loĝdomo
- katolika preĝejo de 1980
- katolika preĝejo de 3 vilaĝoj de 1942, la distanco estas la sama de Mátraszentimre, Mátraszentlászló kaj Mátraszentistván
- ruinoj de fortikaĵo nomata Ágasvár (AgaŝvAr)
- apuda loko Fallóskút [falOŝkUt] estas pilgrimloko
