Bátonyterenye

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kastelo kun parko en Bátonyterenye

Bátonyterenye (bAtonjterenje) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono Bátonyterenye, kies centro estas.

La urbo situas en valo de Zagyva, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Hatvan-Slovakio. Tiu valo estas strategia vojo al nordo. Budapeŝto estas 100 km-ojn for.

En loko de la urbo dum la historio troviĝis 4 vilaĝoj: Nagybátony, Kisterenye, Maconka kaj Szúpatak, kiuj unuiĝis en 1984 kaj urbiĝis en 1989. Inter 1860-1992 karbonminejo funkciis. Precipe en la socialisma erao ankaŭ industrio kreskiĝis. Post ĉeso de la minado ĉesis ankaŭ la industrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye)

Vidindaĵoj estas la baroka kastelo de Gyürky-Solymossy (djurki-ŝojmoŝi) kune kun parko, baroka katolika preĝejo, en Maconka romanika Preĝejo de Stefano la 1-a (Hungario) (Bátonyterenye), en Szúpatak luterana preĝejo.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En Kisterenye naskiĝis verkisto Lajos Abonyi.