Steinberg-Dörfl
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
Steinberg-Dörfl, hungare Dérföld estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf. Ekde 1899 pro hungariga politiko de la registaro oni devis uzi la hungaran nomon Dérföld anstataŭ la malnova Dörfel. Iam estis 2 vilaĝoj Dörfl im Burgenland, hungare Dérföld kaj Steinberg a.d. Rabnitz, hungare Répcekőhalom.
- Areo: 37 km²
- Alto super marnivelo: 282 m
- Loĝantaro: 1210
- Poŝtkodo: 7453
- Telefonprefikso: 0 26 12
- Aŭtokodo: OP
Situo [redakti]
Steinberg-Dörfl situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ flankovojoj (ĉefvojo preteriras). Oberpullendorf troviĝas je 3 km-oj.
Historio [redakti]
Iam la loko estis trovejo de fero. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1390 en formo Derphul. En 1910 loĝis en Dérföld 770 da homoj, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Dérföld apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio).
Vidindaĵoj [redakti]
- baroka romkatolika preĝejo el la 18-a jarcento
- pilgrimloka kapelo omaĝe al Dipatrino fare de Matiaso Hedly de 1720, apude fonto sankta kaj statuo de Maria, ili estas pilgrimlokoj ekde 1677
|
||||||||||||||||||||||