Draßmarkt
El Vikipedio
Draßmarkt (drasmarkt) hungare Vámosderecske, estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf. Ĝis 1899 la malpreciza hungara nomo estis Derecske, kiu ne konvenis al poŝto, sed oni uzis ankaŭ nomon Sopronderecske. Ankoraŭ 2 setlejoj apartenas al la municipo.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 36 km²
- Alto super marnivelo: 355-389 m
- Loĝantaro: 1410
- Poŝtkodo: 7372
- Telefonprefikso: 0 26 17
- Aŭtokodo: OP
Situo [redakti]
Draßmarkt situas sur malebenaĵo, laŭ traira vojo. Oberpullendorf troviĝas 11 km-ojn.
Historio [redakti]
La loko longe apartenis al fortikaĵo Lánzsér. Ekde 1425 la komunumo iĝis doganprena loko, ekde 1614 kampurbo aŭ bazarkomunumo. En 1910 loĝis en Vámosderecske 1138 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Vámosderecske apartenis al Hungario, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo
- hontokolono el la 17-a jarcento
