Zurndorf

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Coat of arms of Zurndorf.svg
Zurndorf en la mapo

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Zurndorf, hungare Zurány estas komunumo en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenland, en distrikto de Neusiedl am See.

Situo[redakti]

Zurndorf situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Leitha, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Vieno. Neusiedl am See troviĝas 20 km-ojn.

Historio[redakti]

En 896 la hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon kaj tie ili setligis peĉenegojn por gardi la limon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Zarán. La vilaĝo ricevis la rangon kampurbo (=rajto por aranĝi foiron), poste "reĝa urbo" (Civitas Zarand), fine en 1555 nur simpla vilaĝo. La turkoj detruis la vilaĝon en 1529 kaj en 1683. En 1910 2132 da loĝantoj loĝis, aŭstroj en majoritato, hungaroj en minoritato. Ĝis 1920 Zurány apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio, dume inter 1938-1945 al Germanio.

Vidindaĵoj[redakti]