La unua mencio pri la setlejo devenis el 1213 en formo terra Dobra. La kampoj apartenis al abatejo de Szentgotthárd, ekde 1266 al la reĝo. Tiutempe fortikaĵo konstruiĝis, kiun oni malkonstruis en 1467. En 1910 loĝis en Vasdobra 797 da homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1920 Vasdobra apartenis al Hungario, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Neuhaus am Klausenbach kampurbiĝis en 1999.