Cacica
| Cacica | |
| pole: Kaczyka, hungare: Kacsika, germane: Katschika | |
| municipo | |
|
Salminejo en Cacica
|
|
| Oficiala nomo: Cacica | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Ĵupo | Suceava |
| Historia regiono | Bukovino |
| Situo | Cacica |
| - alteco | 428 m s. m. |
| - koordinatoj | 47°38′13″N 25°54′01″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.63694 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.63694°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Loĝantaro | 1 408 (2002) |
| Horzono | OET (UTC+2) |
| - somera tempo | OEST (UTC+3) |
| Poŝtkodo | 727095 |
| Telefona antaŭkodo | +40 x30 |
|
Situo enkadre de Rumanio
|
|
Cacica, pole Kaczyka [kaĉika], germane Katschika, hungare Kacsika estas vilaĝo kaj centro de municipo en Rumanio, en Distrikto Suceava, en la historia landparto Bukovino. La ceteraj vilaĝoj de la municipo estas Maidan, Pârteştii de Jos, Runcu kaj Soloneţu Nou.
Enhavo |
Municipo [redakti]
En 2002 loĝis en la tuta municipo 4425 homoj, (3122 rumanoj, 959 poloj, 284 ukrainoj, 56 germanoj, 3 aliaj).
Geografio [redakti]
Cacica troviĝas en vasta valo laŭ rojo inter arbaroj.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1444. Komence la loĝantoj okupiĝis pri arbaraj laboroj. En 1780-aj jaroj minado de la salo komenciĝis. Poste laboristoj alvenis el la Habsburga Imperio. Inter la mondomilitoj 600 poloj, 300 germanoj, iomete ukrainoj, rumanoj kaj poloj loĝis en la vilaĝo. Post la 2-a mondmilito la germanoj deportiĝis kaj ankaŭ poloj iris al Pollando.
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika preĝejo kaj pilgrimloko de 1904, kiun Johano Paŭlo la 2-a oficiale nomumis malgranda baziliko (basilica minor) en 2000, la mesoj okazas rumane, pole, germane kaj hungare
- grekokatolika preĝejo de 1865 vizitata de ukrainoj
- salminejo, la subteraĵo estas 30 m-ojn profunda, 8 km-ojn longa labirinto, interne eĉ preĝejo (la altaro kaj la cetraĵoj estis skulptitaj el salo), alia ĉambrego estas 25 m-ojn longa, 15 m-ojn larĝa, kie foje koncertoj okazas