Bátaszék
El Vikipedio
Bátaszék (bAtasEk) germane Badescheck estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Szekszárd.
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 64 km²
- Loĝantaro: 6890
- Poŝtkodo: 7140
- Telefonprefikso: 74
[redakti] Geografio
Bátaszék situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Budapeŝto-Pécs, fine de fervojo el Budapeŝto. Szekszárd troviĝas je 25 km-oj.
[redakti] Historio
Pli frue loĝis tie laŭvice keltoj, romianoj, sarmatoj, hunoj, avaroj kaj slavoj. En 1142 abatejo fondiĝis. Post la turkoj germanoj alvenis. En la 18-a jarcento baroka kapelo omaĝe al Nepomuka Sankta Johano, en 1902 novgotika paroĥa preĝejo omaĝe al Dipatrino (Granda) konstruiĝis. Turo de la lasta preĝejo estas 83 m-ojn alta. Bátaszék urbiĝis en 1995.
[redakti] Vidindaĵoj
- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Bátaszék)
- Kapelo de Urbano la 1-a de 1754 estas pilgrimloko