Zrenjanin
El Vikipedio
Zrenjanin, serbe Зрењанин, hungare Nagybecskerek, germane Grossbetschkerek estas urbo en Serbio, en Vojevodio. Ĝi estas la 8-a plej grabda urbo de Serbio kaj tria de Vojvodino post Novi Sad kaj Subotica kaj la plej granda en regiono Banat. Ĝi estas samtempe administra centro de de distrikto (Srednji Banat, Средње - Банатски округ), kiu. havas ĉ. 208.456 loxgantojn. Ĝis 1935 la urbo nomiĝis Nagybecskerek, poste omaĝe al serba reĝo Petro nomiĝis Petrovgrad, depost 1945 Zrenjanin, kiu estis partizanestro.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 79000, kun antaŭurboj 132.051
- Poŝtkodo: 23000
- Telefonprefikso: +381 23
la urbo situas sur ebenaĵo, ĉe bordo de Bega, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Kikinda-Beogrado, fine laŭ ĉefvojo Vrŝac-Novi Sad.
[redaktu] Historio
La hungaraj triboj okupis la Karpatan basenon en 895, tiu regiono estis tre konvena por ili. Skribitaj fontoj mencias la lokon unuafoje en 1326. Ĝi iĝis kampurbo en 1422. La turkoj okupis la tutan regionon en 1551. Ekde 1716 la komunumo apartenis al Habsburga Imperio. Incendio okazis en 1807, la nova urbodomo en 1816 konstruiĝis. La urbo prosperis havanta industrion, en 1839 teatro, en 1846 gimnazio konstruiĝis. Inter 1849-1860 la Habsburgoj formis el la regiono teritorion Vojevodio-Banato. En 1888 departementa domo konstruiĝis, dume la regiono apartenis al Hungario. Preĝejoj katolika en 1868, kalvinana en 1891 konstruiĝis. En 1910 loĝis en la urbo 26 006 da loĝantoj, (9 148 hungaroj, 8934 serboj, 6811 germanoj, 456 slovakoj kaj 339 rutenoj). En 1918 taĉmentoj de SHS (=Serba-Kroata-Slovena Reĝlando) okupis la urbon kaj kun okupitaj regionoj de Pécs kaj aliaj ili proklamis respublikon. Ekde 1920 ĝi apartenis al SHS, ekde 1929 kiel Jugoslavio. Inter 1941-1944 la germanoj okupis la regionon.
En la urbo naskiĝis hungara komponisto Emil Petrovics en 1930.

