Alungeni
El Vikipedio
Alungeni aludĵenj (hungare: Futásfalva futaŝfalva) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 733 loĝantojn (hungaroj), en 1992 — 387 (99 % hungaroj). Je ĝia unua skriba mencio en 1543 ĝi estis triseĝa sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék (reĝa departemento) vármegye). Administre apartenas ĝi al Turia. La vilaĝo estas romkatolika pilgrimloko.
[redakti] Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
