Preĝejo Sankta Anna (Zalalövő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Preĝejo Sankta Anna
Preĝejo Sankta Anna en Zalalövő, en loĝkvartalo Zalapataka
Preĝejo Sankta Anna en Zalalövő, en loĝkvartalo Zalapataka
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Zalalövő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo ĉe Preĝejo Sankta Ladislao (Zalalövő)
Arkitektura priskribo
Konstruado 17471753
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso Zalalövő (Zalapataka), Kossuth u. 66.
vdr

La preĝejo Sankta Anna estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Zalalövő, ĝis la aliĝo en 1925 en vilaĝo Zalapataka.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiam malgranda vilaĝo kirko estis konstruita inter 1747-1753. Plena priskribo postrestis el 1801. Laŭ tio estis ligna galerio sen orgeno, sed en la turo 3 sonoriloj loĝis. La ĉefaltaro estis dediĉita al Sankta Anna, la 2 flankaj altaroj al Sankta Kruco kaj Sankta Floriano. Sub la preĝejo estis kriptoj de la loka bienulo. La kirko renoviĝis en la dua duono de la 19-a jarcento, en 1908 kaj en la 1990-aj jaroj. La orgeno estis kreita en la dua duono de la 19-a jarcento.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola sur deklivo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo funkcias tra la turo, la turpinto estas plurlatera piramido. La absido estas oklatera, ankaŭ sakristio aliĝas al la absido.

Kermeso okazas en la 26-a de julio aŭ en la lasta dimanĉo en julio.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.