György Foglár
György Foglár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de aprilo 1670 en Čachtice |
Morto | 12-an de oktobro 1754 (84-jaraĝa) en Eger |
Lingvoj | germana • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto |
György Foglár [djordj foglAr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Foglár György estis hungara pastro, kanoniko, preposto, titulara episkopo. Lia nobela antaŭnomo estis tésai [tEŝai].
György Foglár [1] naskiĝis la 23-an de aprilo 1670 en Hungara reĝlando en Csejte (nuntempa Čachtice en Slovakio), li mortis la 12-an de oktobro 1754 en Eger.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Foglár lernis en seminario de Esztergom, ekde 1694 li lernis en Pázmáneum, fine en Universitato de Vieno. Komence li estis pastro en Házasnénye, inter 1707-1710 en Pásztó. Li estis levita kanoniko en Eger en 1710, post 3 jaroj preposto, en 1718 titulara episkopo. En 1740 li fondis juran akademion en Eger (latine Foglarianum), post 5 jaroj li konstruis apartan domon por la Foglarianum. En 1754 li donacis parcelon por gimnazio, kiu konstruiĝis post jaroj.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Hortus divinorum eloquiorum, pro facilitate concionatorum, perariumque in vinea domini evangelizantium perutilis (1723)
- Ferculum vitae aeternae, seu veritas de reali praesentia Christi in eucharistia, ex argumentis et rationibus doctorum ortodoxae ecclesiae clarissimorum hactenus per adversarios nunquam solutis deducta (1725)
Memorigiloj[redakti | redakti fonton]
- strato en Eger [2] Arkivigite je 2017-11-18 per la retarkivo Wayback Machine