János Madarassy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

János Madarassy [jAnoŝ madaraŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madarassy János estis hungara matematikisto, astronomo, pastro, kanoniko, preposto.

János Madarassy [1] naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1741 en Apátfalva. Li mortis la 18-an de aprilo 1814 en Eger.

Biografio[redakti | redakti fonton]

János Madarassy komence lernis en Eger, poste en Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li pastriĝis en Eger en 1764, post 2 jaroj li ekinstruis en la sama urbo en la seminario kaj liceo. Inter 1774 kaj 1776 li laboris en observatorio de Vieno, poste li estis observatoriestro en Eger. En 1784 li estis nomumita pastro, en 1804 kanoniko, en 1813 preposto de Eger. Liaj artikoloj aperis en analoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]