Apátfalva
El Vikipedio
Apátfalva (apAtfalva) estas vilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Csongrád, en subregiono de Makó. La nomo signifas vilaĝo de abato.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 54 km²
- Loĝantaro: 3300
- Poŝtkodo: 6931
- Telefonprefikso: 62
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Mureş (rivero), laŭ la rumana ŝtatlimo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Szeged-Nagylak. Makó troviĝas 10 km-ojn for.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1334 en formo Pothfalua. Tiutempe la vilaĝo jam havis preĝejon. En 1514 Stefano Báthori venkis antaŭarmeon de la ribelantaj kamparanoj. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1753 oni refondis la vilaĝon.
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Mikaelo de 1757
- kapelo omaĝe al naskiĝo de Dipatrino farita de familio Langó
- ŝtonokruco post la mezepoko
- Nacia parko
- muzeeto en la lernejo
