Mór Gelléri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mór Gelléri
Mór Gelléri
Mór Gelléri
Persona informo
Naskonomo Glück Mór
Naskiĝo 14-an de januaro 1854 (1854-01-14)
en Apátfalva
Morto 1-an de septembro 1915 (1915-09-01) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoekonomikistohistoriisto • verkisto de nefikcio
vdr

Mór Gelléri, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Gelléri Mór estis hungara publikigisto, redaktoro, oficisto, framasono. Lia origina familia nomo estis Glück, laŭ alia informo Klein ĝis 1881. Lia malofta pseŭdonimo estis Kontra Győző.

Mór Gelléri[1] naskiĝis la  14-an de januaro 1854(nun 1854-01-14) en Apátfalva, li mortis la 1-an de septembro 1915 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mór Gelléri devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Szarvas, poste li frekventis komercan lernejon en Szeged, pli poste li laboris en Szeged en banko aŭ asekura oficejo. Ekde 1869 li kontribuis en la lokaj gazetoj, post 3 jaroj li translokiĝis al Budapeŝto, kie li estis oficisto de industria asocio. Depost tio li specialiĝis pri industriaj kontribuoj, samtempe li redaktis gazetojn pri tiu temo. Tamen inter 1874-1879 li loĝis denove en Szeged kaj estis aktiva en industria foiro, krome same en industriaj publikaĵoj. Reveninta al Budapeŝto li denove estis aktiva pri industriaj temoj kaj ĉiuj tutlandaj foiroj. En tiu branĉo li havis gravajn postenojn.

En 1880 li aliĝis al la framasonoj, poste li redaktis gazetojn en tiu temo kaj ankaŭ havis postenojn, eĉ li fondis novan loĝion en 1889. En 1896 li ricevis la titolon reĝa konsilisto. Li edziĝis en 1881.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szabadkőművesség és az ipar (1880)
  • A magyar ipar tattörői (1887)
  • Ötven év a magyar ipar történetéből (1892)
  • Ipartörténeti vázlatok (1906)
  • Kisipar, műipar, iparfejlesztés (1915)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]