Gagyapáti
El Vikipedio
Gagyapáti [gadjapAti] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Encs. Apát kaŝiĝanta en la vilaĝonomo signifas: abato.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 3 km²
- Alto super marnivelo: 194 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.4093/21.00033
- Loĝantaro: 15
- Poŝtkodo: 3837
- Telefonprefikso: 46
Situo [redakti]
Gagyapáti situas en valo de rojo, fine de sakovojo. Encs troviĝas 15, Abaújszántó 24, Szikszó 29, Miskolc 50 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1256. Dum la mezepoko la kampoj apartenis al familio "Gagy". En 1905 aldoniĝis al la vilaĝonomo Apáti Gagy por fari diferencon de la aliaj Apáti. Vilaĝservoj ne estas en Gagyapáti.