Abaújszántó
Abaújszántó (abaUjsAntO) estas urbo kun rango vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono Gönc.
- Areo: 43 km²
- Loĝantaro: 3400
- Poŝtkodo: 3881
- Telefonprefikso: 47
Enhavo |
Situo [redakti]
La urbo situas en valo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Hidasnémeti-Szerencs. Encs estas proksime.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio devenis el 1275. Dum la historio la komunumo apartenis al vinkultura regiono de Tokaj, alvenis italoj en la 14-a j.c. (tiam la vilaĝo jam iĝis kampurbo), kiuj kunportis italajn metodojn pri la vinkulturo. En 1439 la husanoj kun estreco de Giskra okupis la urbeton.
En 1712 saksoj alvenis. La fervojo ekfunkciis en 1913. La judoj estis deportataj en 1944. Inter 1921-1962 la komunumo estis distriktejo, dume degradiĝis al vilaĝo, ekde 1971 grandvilaĝo, ekde 2004 denove urbo.
Vidindaĵoj estas katolikaj (ŝajnas, la gotika el 1283, krome baroka), grek-katolika el 1792, kalvinana el 1864 kaj luterana el 1792 preĝejoj kaj kastelo de Patay (patai). En la urbo termala banejo funkcias.
Ĝemelurboj [redakti]
Bad Schwalbach, Germanio
Oberlungwitz, Germanio
Esperanto [redakti]
Tie naskiĝis Kálmán Kalocsay.
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo (en la hungara)
- European Wineroads
