Ĉefepiskopa palaco (Eger)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉefepiskopa palaco estas impona eklezia konstruaĵo kaj historia monumento en Eger, ĉe Baziliko-ĉefkatedralo de Eger.

Ĉefepiskopa palaco
Memortabulo pri Lajos Kossuth sur muro de ĉefepiskopa palaco en Eger

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu loko estis tie diversaj domoj en la 16-a jarcento. Nova teretaĝa palaco estis konstruita inter 17151732, sed dum konstruo oni profitis parte la malnovajn konstruaĵojn. La palaco iĝis ĉefepiskopa rezidejo en 1740. Ĉefepiskopo Ferenc Barkóczy konstruis la unuan etaĝon, poste Károly Eszterházy pligrandigis ĝin inter 17611775, fine János László Pyrker konstruis la sudan klasikisman parton en 1828.

La konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa (kelkloke duetaĝa) palaco situas sur montodeklivo. Ĝi formas U-formon, inter la aloj kvinlatera korto etendiĝas. Balkonoj ornamas la eksteran parton. Interne menciindas la ornamaj ŝtuparejoj kaj stukoj. Ankaŭ kapelo estas apartenaĵo de la palaco.

En la palaco trovis lokon la ĉefepiskopa oficejo, trezorejo, muzeo kaj arkivo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]