Debeljaĉa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Debeljaĉa situas en la mapo en la verda municipo

Debeljaĉa, serbe Дебељача, slave Debeljača, hungare Torontálvásárhely, germane Debeljatscha estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Debeljaĉa situas sur ebenaĵo laŭ fervojo Panĉevo-Zrenjanin. Beogrado troviĝas 40 km.

Municipo de Kovaĉica

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1750 la loko estis ankoraŭ neloĝata. Baldaŭ serbaj limgardistoj alvenis, sed ili poste foriris, en 1783 la loko denove senhomiĝis. En 1794 hungaroj refondis la komunumon. En 1830 incendio, post 2 jaroj epidemio pri ĥolero okazis. Septembre de 1848 serboj atakis la loĝantojn, sed ili rifuĝis. La serboj bruldetruis la vilaĝon, la rehomiĝo en 1849 okazis. Post Traktato de Trianon Debeljaĉa apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Debeljaĉa 5325 homoj, (2836 hungaroj (53 %), 1735 serboj (33 %), 196 jugoslavianoj, 170 ciganoj, 85 slovakoj, 39 kroatoj kaj aliaj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Kalvinana preĝejo de Debeljaĉa

Komunumoj pri "vásárhely" (=bazarejo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Drávavásárhely Hódmezővásárhely
Gyerővásárhely Kézdivásárhely
Kisvásárhely Marosvásárhely
Somlóvásárhely Torontálvásárhely
Vásárhely

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]