Győrtelek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disambiguation
Disambiguation

Por vilaĝoj en Rumanio, vidu Giurtelecu

Győrtelek estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. Nuntempe estas kampanjo ŝanĝi la loknomon al ĝusta formo Györtelek, ĉar estas neniu ligo al Győr. Telek signifas: parcelo.

Preĝejo de Győrtelek
Kastelo de Győrtelek

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Győrtelek situas sur ebenaĵo, inter iama riverobranĉo kaj Somesul, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Debrecen-Satu Mare. Nagyecsed kaj Fehérgyarmat troviĝas po 10, Mátészalka 12, Nyíregyháza 67 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio pri la vilaĝo aperis en 1380 laŭ tiama hungara ortografio "Giurtheleke". En 1662 solduloj de fortikaĵo Szatmár, en 1717 la tataroj detruis la vilaĝon. Pestoj okazis en 1709 kaj 1742. Inundoj ofte okazis, la lasta en 1970. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara Vikipedio
  • Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
  • w.vendegvaro.hu
  • w.gyaloglo.hu
  • w.nagyvofely.hu